Actualité de l’Anarcho-syndicalisme

[ Imprimer cet article ] [ Envoyer cet article ] [ Nous ecrire ]



La pensaj kotizoj : vera « malvera problemo »

lundo 1a novembro 2010

De post pluraj jaroj, ni suferis mediatan klabon, kiu celas integrigi al la tuta landanaro unu solan kaj saman rediraĉon : far la espera vivdaıro (forte neegale partigita cetere, sed tio interesas neniun), far la internacia konkurenco, far tiom da aliaĵoj, nia sistemo de pensaj kotizoj tuj asfiksios, ne plu eblos pagi, ktp. Simpla rimarko de la ekonomia realeco montras, ke tiuj longaj paroladoj de pseıdospertuloj konsistigas nure kaj pure manipuladon.

Fakte, la bazproblemo, estas scii, kies « profitojn » eligitajn far la aktivecoj de produktado iras (kio oni nomas pogrande en ekonomia lingvo : « plivaloro » aı valoro « adiciita »).

Nu, pri tio, la ĉiferoj parolas. Ni citu nekontestitan dokumenton elprenitan tre oficiala NISES (Nacia Instituto de la Satistiko kaj de la Ekonomiaj Studadoj - Franclingvo : INSEE), pri « La partigo de la valoro adiciita en Francio, 1949-2007 », P-A Pionner (franclingvo « Le partage de la valeur ajoutée en France », disponebla en la TTT-ejo INSEE : en 1981, la tri kvaronoj (74 % ekzakte), de la kreado de riĉecoj ellaboritaj en la franca teritorio, iris al la gesalajruloj. En 2009, tiu procento malaltiĝis po 65 % ! La konstato estas do simpla : la parto de la produkto, kion la gesalajruloj ricevas, malpliiĝas preskaŭ po 10 % malplie tridek jaroj. Tio elvokas fabelajn sumojn, kiuj permesos kun ĝi sole pagi « la problemo de la pensaj kotizoj », se oni volas tion.

Fakte, Francie en la sola jaro 2009, la adiciita valoro produktita estis po 1434 miliardoj da eŭroj. Se la distribuo iĝus en la samaj proporcioj, ol 1981, 1061 miliardoj da eŭroj devus iri en la poŝon de la gesalajruloj. En la realeco, ili ricevis ol 932 miliardoj, tio estas malprofito por ili po 129 miliardoj. Tio estas tre supera al la 100 miliardoj da eŭroj pri la antaŭsciigita deficito « pri la deficito de la pensaj kotizoj » (franclingve : pour le déficit des retraites) de la registaro al la pagodato 2050. Alinome, sufiĉus repreni en la profitoj de la gemastroj kaj de la geakciuloj la suplementan parton, el kio ili nin ŝtelas jare (kompare kun 1981, epoko, en kiu jam ili ne sin ĝenis por nin senplumigi) por finaranĝi definitive la problemon !

Tiu simpla kalkulo ekde datenoj de NISES, malmute da homoj faras tion, tiel al la maldekstrularo, kiel al la dekstrularo. La dekstrularo, oni komprenas kialon. La maldekstrularo ankaŭ, ĉar la malprofito de la gesalajruloj okazis esence ekde 1983 ĝis 1987, tio estas por ĉefaĵo dum registaro de maldekstrularo (subtenita de la socialistoj, la komunistoj kaj aliaj ekologoj). Oni komprenas kialon la socialistoj preferas rigardi aliloke, kiam temas pri proponado de solvoj al la problemo de la pensaj kotizoj : ili devus komenci fari ilian memkritikon ! Malmute dezirema fari tion, ili sin metas sur la akordoterano de la dekstruloj, kaj serĉas konvinki nin, ke estas nemalhavebla labori pli longe. En periodo de senloberecaro de la juneco, la registaro

serĉas subteni perforte al la laboro la homojn des pli da 60 jaroj, el kiuj iuj (konstrumetio, agrikulturo, metalurgio, sanmetio...) jam alvenas senfortigitaj al tiu unua limo ! Tio montras, ke oni estas tie ne en la trudanta ekonomia logiko far la bezono, sed en parolado nure ideologo.

Konstati, ke la parto de la laborpagoj en la valoro adiciita felegas ekde 1983 ĝis 1987 (kaj ne reakiras depost), estas alia maniero konstati, ke la ekspluatado pligrandiĝas. Fakte la lgelaboristoj, ĉu estas en la sektoro de la posedaĵoj, ĉu tio de la servoj, produktas po 100 % de la riĉeco per ilia laboro - kaj ne simpla parto, kiel lin pretendas la kretenekonomistoj, kiuj instruas la ekonomion en la fakultatoj - kaj parto de ĉi tiu estas ŝtelata de la mastro. Ju pli la parton ŝtelatan de la mastro grandiĝas, des pli fortan li ekspluatadigas.

Pri la pensaj kotizoj, do temas pri demografia problemo, kiel « oni » diras tion al ni kvazaŭ unuanime, sed bone pri politika kaj socia problemoj.

Krom registaro, parlamento, mediatoj kaj la politikaj patioj, aliaj komediuloj partoprenas en la ludo : la sindikataj centraloj. Samkiel la « maldekstrulaj politikfortoj », ili partianiĝas por tiu tartufo. Post ŝajninta ĉikani pri la detaloj, ili organizis entombigon de unua klaso pri reago, kiu ekas apenaŭ ! La tuto sur fundo de senfinaj « traktadoj » ( historio dormigi la landanaron) kun la mastraro kaj la Ŝtato, traktadoj, pri kiuj do preskaŭ nenio malsekretiĝis. Por kialo egale simpla : la sindikataj centraloj faras nur « akompani » la progresan strangoladon de la pensaj kotizoj. Ili ludas la ludon, kiel tiuj psikologoj « pri ĉeloj de krizo », kiuj floras sur la lokoj de ĉiu katastrofo : akceptigi vin, kio estas pasinta (ĉar oni povas nenion, ĉu ne, mia povrulino ?), sen ke vi vin metis tro da demandoj pri la respondecoj kaj precipe demetinte ĉiom envio agi kontraŭ la responsuloj. Ĉar tiel estas la logiko de la reformisto, kiel li metas la kapitalismon, kiel neinversigeblan fakton akiritan, kiu povas nur amendi : li diras nin, ke oni antaŭgardu malgraŭ ĉio la esenco, kiam estas la esenco, pri kiu tiel oni faras sian funebron.

La sindikatoj ne kapitulacos, ĉar jam ili traktis. Eĉ se, hipoteze, ilia bazo puŝas (tio estas la iluzia espero de nombro da maldekstruloj kaj liberecanuloj sindikatantaj je CGT, CFDT, Solidaires, FO kaj aliaj UNSA), kaj obligas ilin iri iom da pli for, ili rifuzis, antaŭtempe, defendi la pensaj kotozoj.

Necesu labori al la emerĝo de la aŭtonoma aŭtentika organizo de la klaso ekspluatanta. Ĉar, vidante, kio okazas kaj sin preparas, ne estas simple la pensaj kotizoj, kiuj necesas defendi en rezistomovado kontraŭ la ekspluatado kaj la mizero, sed bone tiu ekonomia kaj politika sistemo, kiu necesu batali.

Ni starigu la rezistadon !

Teksto subskribita de liberecanuloj kaj anoj de CNT-AIT

http://www.cnt-ait-montpellier.org/...


CNT-AIT



-  Contacter des militants anarcho-syndicalistes
-  http://cnt-ait.info est le site d’actualité de l’Anarcho-syndicalisme.
-  La reproduction et la diffusion de l’Actualité de l’Anarcho-syndicalisme sont encouragées

Traduction(s):

[ Haut ]

L'Actualité de l'Anarcho-syndicalisme sur votre site : backend.php3.
Site developpé avec SPIP, un programme Open Source écrit en PHP sous licence GNU/GPL.