Actualité de l’Anarcho-syndicalisme

[ Imprimer cet article ] [ Envoyer cet article ] [ Nous ecrire ]



Ne al la nova milito en Kaŭkazo !

ĵaŭdo 4a septembro 2008

Eksplodo de militaj agoj inter Kartvelo kaj Suda Osetio minacas iĝi veran kompletan militon inter Kartvelio subtenata de NATO de unua flanko kaj Rusia ŝtato de alia.

Jam pereis kaj estis vunditaj miloj de homoj, kaj precipe kutimaj pacaj homoj, tutaj urboj kaj vilaĝoj estas jam plene detruitaj. Socion inundis ŝlimaj torentoj de naciisma kaj ŝovinisma histerio.

Kiel ĉiam kaj ĉie en konfliktoj inter ŝtatoj, en la nova kaŭkaza milito forestas kaj ne povas esti pravaj ŝtatoj, ekzistas nur kulpaj.

La ŝtatoj dum jaroj blovekscitis brulaĵon, kiu nun ekbrulegis kiel milita incendio.

Reĝimo de Saakaŝvili en Kartvelio tenas du trionojn de loĝantaro en mizero, kaj ju pli altan interan nekontenton de loĝantaro en propra lando li kauzas des pli granda estas lia deziro trovi eliron el la senelira stato kiel malgrandan vekan militon esperante ke ĝi ĉion indulgos.

Registaro de Rusio estas plenaj de decidemo deteni sian potencon en Kaŭkazo.

Ili nun pozas defendantojn de malfortaj, sed ilia hipokrito estas evidenta, ja Saakaŝvili nur ripetas tion kion antaŭ naŭ jarojn faris militistaro de Putin en Ĉeĉnena republiko.

Regantaj rondoj de ambaŭ Osetioj kaj Abĥazio strebas plifortikigi sian rolon de aliancanoj de Rusio en la regiono, kaj ankaŭ unuigi sian mizeriĝintan loĝantaron ĉe provita torĉo de « nacia ideo » kaj « savo de popolo ».

Regantoj de Usono kaj eŭropaj ŝtatoj kaj NATO, kontraŭe deziras la plej eble plimalfortigi influon de siaj rusiaj konkurantoj en Kaŭkazo, por garantii al si kontrolon super brulaĵo kaj vojoj de ĝia transporto.

Tiamanere mi iĝis atestantojn kaj viktimojn de la nova turno de la monda kontraŭstaro lukte por nafto kaj potenco.

Al laboristoj - ĉu ili estas kartvelanoj, osetoj, abhazoj, rusianoj - la batalo ne posrtas ion krom sango kaj larmoj, nekalkulablaj katastrofoj kaj sufero.

Ni kondolencas parencojn kaj amikojn de pereintaj, homojn restintaj pro la milito sen domo kaj vivrimedoj.

Oni ne devas cedi al naciista demagogio, kiu postulas de ni unuiĝon kun "niaj potenculoj" sub flago de "defendo de la patrujo".

Ĉefa malamiko de ordinara homo estas ne lia mizera kaj rabita frato de alia flanko de la limo aŭ de alia nacieco. Ĝi estas potenculoj kaj sinjoroj de ĉiuj specoj, prezidentoj kaj ministroj, aferistoj kaj generaloj, ĉiu kiu instigas militojn por plifortigo de propra potenco kaj riĉo.

Ni alvokas laborulojn en Rusio, Osetio, Abhazio kaj Kartvelio rezigni logaĵon de naciismo kaj patriotismo kaj turni sian koleron al potenculoj kaj riĉuloj de ambaŭ flankoj de la limo.

Rusiaj, kartveliaj, osetiaj kaj abhaziaj soldatoj ! Ne obeu al ordonoj de viaj komandantoj, turnu viajn armilojn kontraŭ tiuj kiuj pelas vin al la milito ! Ne pafu al soldatoj de "kontraŭulo" - fratiĝu kun ili, bajoneton en teron !

Laboruloj en malfronto ! Sabotu militajn agojn, iru al mitingoj kaj demonstracioj kontraŭ la milito, organiziĝu kaj striku kontraŭ ĝi !

Ne al la milito kaj al ĝiaj organizantoj - potenculoj kaj riĉuloj !

Jes al solidaro de laboruloj super ĉiuj limoj kaj frontlinioj !

Federacio de laboristoj de klerigo, scienco kaj tekniko KRAS-Internacia Laborista Asocio (Association Internationale des Travailleurs / Internacional Workers Asociation)


CNT-AIT



-  Contacter des militants anarcho-syndicalistes
-  http://cnt-ait.info est le site d’actualité de l’Anarcho-syndicalisme.
-  La reproduction et la diffusion de l’Actualité de l’Anarcho-syndicalisme sont encouragées

  Présentation
  Contacts
Déplier Abstention et résistances populaires
Déplier Dossiers
  ESPOIR (Bulletin du SIPN)
  FACE A LA CRISE
Déplier International
Déplier Luttes : actualité, bilans, archives
  LUTTES DANS LES QUARTIERS POPULAIRES
  Publications
  RESISTANCE POPULAIRE
  SOLIDARITE
Déplier Stratégie
  Sur la Toile
Déplier Syndicalisme ?
Déplier TRAVAILLER PLUS ? POUR QUOI ? PRODUIRE ? COMMENT ?
  YVELINES ROUGE ET NOIR

LISTE DE DIFFUSION
      S'ABONNER
     Votre adresse électronique :
     
     
     Un message de confirmation vous sera demandé par courrier électronique.
      Gérer son abonnement.
     Votre adresse d'abonné :
     
     
      CONSULTER LES ARCHIVES

[ Plan du site ] [ Haut ]
Traduction(s):

[ Haut ]

L'Actualité de l'Anarcho-syndicalisme sur votre site : backend.php3.
Site developpé avec SPIP, un programme Open Source écrit en PHP sous licence GNU/GPL.