Actualité de l’Anarcho-syndicalisme

[ Imprimer cet article ] [ Envoyer cet article ] [ Nous ecrire ]



KIO ESTAS NKL ?

lundo 14a januaro 2002

KIO ESTAS NKL ?

NACIA KONFEDERACIO DE LABORO ESTAS KONFEDERACIO DE SINDIKATOJ, KIES PRINCIPOJ KAJ CELOJ ESTAS LIBERECANAJ.

Gxi batalas tiel sur la ekonomia tereno, kiel sur la socia (en niaj viv- kaj laborlokoj), kontraux socio pli malegaleca ol cxiam, kiu forlasas sur la straton cxirkaux 500 000 senlogxuloj, en kiu pli ol 5 milionoj da senlaboruloj, kaj pluraj milionoj da laboristoj pli kaj pli provizorigitaj, fleksebligitaj kaj ekspluatata penas simple por vivi, kiam la malplimulto da ricxeguloj, mastroj, spekalistoj, direktistoj... reciproke tenantaj siajn manoj, organizas la malplibonigxon de niaj vivkondicxoj kaj profitas de gxi por spekuli kaj pliricxigki. Tiu socio, en kiu kaj la estraroj de la reformismaj sindikatoj, kaj la politikistoj, kaj la politikaj partioj (de cxia tendenco), ankaux respondaj pri tia situacio, batalas nur por ilia bonfamo kaj ilia propra pliricxigxo. Politikistoj, kiuj ne interesigxas al niaj problemoj krom hierauxe de balotoj, tiel esperantaj, pere de tioj, plifortikigi sian situacion kaj siajn privilegiojn, sed kiuj, kiam elektitaj, forlasas siajn promesojn. Sindikatoj, engluita en kunlaboro kun la mastroj kaj la registoj, kiuj ne hezitas subskribi interkonsentojn, kiuj fleksebligas kaj provizorigas la laboristojn kaj la senlaborulojn.

Tial ke neniu batalos anstataux ni, la anoj de NKL (senlaboruloj, studentoj, dungatoj... ) organizigxas por konstrui malsaman sindikatismon, sen dio kaj estro, sen elektito kaj sindikata oficestro, por starigi alian socion el siaj luktoj.

NIAJ PRINCIPOJ.

-  La rekta demokrafio  : en NKL, la decidoj estas faritaj de la bazo ; cxefkunvenante, la sindikatanoj estas tiuj, kjuj decidas pri la agoj kaj direktado de sia sindikato - neniu alia (tie cxi ne estas estro aux sindikata isto) ! Ni ankaux opinias, ke sur la tereno, la bataloj apartenas al cxiuj, sindikatanoj kaj nesindikatanoj, ne al iuj ajn politikaj aux sindikataj estraroj. La decidoj farendas cxefkunvene kaj plenumitaj de personoj elektitaj, komisiitaj, kaj cxiam (xziam) eksigeblaj de la nefkunvenantoj mem.

-   La rekta ago  : ne estas la elektitoj de la interklasaj organismoj, de la entrepren-komitatoj, aux la politikaj elektitoj, sed nia movadeco, kiu permesos ricevi plibonigxo. Por tio, nur fortrilato gajnigas. Plivole, ol la 24-horaj strikoj gvidataj de la sindikataj estraroj kaj de la cxesupraj traktadoj, ol la provoj por politikaj utiligo, necesas kontrauxigxi per la rekta ago, tiel dirante la ago de cxiuj, kiuj batalas, sen pero. Kaj hodiaux, oni devas pretigxi por firmaj agoj : kontinueblaj stnkoj, okupadoj de decidaj kaj admnistraj oficejo, de ejoj de politikaj partioj...

-   La solidareco  : laboristoj ai senlaboruloj, de la publika sektoro aux de la privata, ni cxiuj estas viktimoj de tiu sistemo, en kiu ni vivas. Cxiuj, ni penas, kaj vidas niajn vivkondicxojn malplibonigxi. Do, ni ne lasu nin malunuigki de tiuj, kiuj estas la veraj privilegiuloj : mastraro kaj registaro, ili estas tiuj, kiuj maldungas nin, rompas niajn sociajn gajnojn, estas responda pri la plimalbonigxo de niaj vivkondicxoj. Estas do kontraux ili kaj ilia sistemo, ke necesas batali.

Rekta demokratio, rekta ago, kaj solidareco estas la bazoj de la anarki-sindikatismo.

NIAJ RIMEDOJ KAJ NIAJ CELOJ.

En cxiu entrepreno, NKL batalas por tujaj plibonigxoj, por la labordauxra malpliigo (sen salajra malpliigo), kontraux la provizorigado kaj la fleksebligado... Sed, tial ke la cxiaj subjugigoj ne haltas en la elirejoj de la entreprenoj, kaj ke la ekononùa subjugigo estas ligita al la politika, NKL do batalas kontraux tiun tutan socion. Tio necesigas cxiutagan batalon, en niaj viv- kaj laborlokoj, kontraux la rasismo, la militistismo, la seksismo, la malliberigaj kaj kontrauxlaboristaj legxoj.

Sed gxi ne forgesas, ke por sxangki la socion, ne estas reformoj, kiuj necesas, sed la faligo de siaj fostoj : la sxtato kaj la kapitalismo, per sociala revolucio. Gxi do aktivas por la starigo de alia socio, libereca, egaleca kaj solidareca.

SOCIA PROJEKTO.

La anarki-sindikatismo, liberigxa de la kuratoreco de la partioj kaj de la politikaj organizajxoj, havas sian propran socian projekton, en kiu cxiu prenos siajn aferojn en siaj manoj por produkti la necesajxojn por la vivo, por ke la progreso profitas al cxiuj, kaj por ke la ekspluatantoj kaj la ekspluatatoj malaperas. Laux tiu vidpunkto, la anarki-sindikatismo "surbazigas sian socian penson sur vasta federacia organizajxo, tiel dirante, organizajxo de la bazo al la supro, sur la unuigxo de cxiuj fortoj por la defendo de komunaj ideoj kaj interesoj " (kvara punkto de la ILA-aj statutoj).

La sxtaton anstauxos federacia socio funkcianta de la bazo al la supro, laux la memmastrumadaj principoj. Eksigeblaj delegitoj kun precizaj komisioj, kunordigaj kaj mastrumadaj komitatoj suficxas por administri nuntempan socion, tiom malsimpla, kiom gxi estas.

La gxenerala skemo estus tiu de duobla federacio : unue, la komitatoj laborejaj, uzinaj, de industrie loka, regiona, nacia kaj ecx internacia, kiuj kunordigos kaj mastrumos la produktadon en sia fako.

Due, la komunumoj kanordigos la agadon de cxiaj industrioj en sia nivelo, por disponi pri cxiuj ajxoj necesaj por la vivo de cxiu teritoria elemento. Jen tio, kion oni nomas "libereca komunismo". Iuj diros : utopio ! Simplismo ! Tamen, la studo de la socia sperto de la laborista movado, de la rompa periodo kun la instalita ordo, montras, ke iafoje, tutaj regionoj de lando estis mastrumataj rekte de la laboristoj surbaze de la principoj inspirantaj la agadon de NKL. En hispanio inter 1936 kaj 1939, la agrikultura produktado en Aragono, la ligna industrio kaj la transporta en Barcelono ; en Hungario dum la ribelo en 1956. La laboristaj kapablecoj al memorganizado estas grandegaj, kaj tiu rekta, ekonomia kaj socia mastrumado superas la kapitalisma funkciado, kiu karakterizigxas per tiuj milionoj da senlaboruloj, per siaj malsatego, per sia ekologia elcxerpado, sia nuklea armilarego.

Malgraux la nunaj malfacilajxoj, malgraux la mokegoj de la teknikestroj, maldekstraj kiel dekstraj, la neceso de profunda socia sxangxo estas problemo vere nuntempa. Tion strebas NKL.

ILA

La kapitalismo ignoras la landlimojn kaj la naciojn. En cxiuj landoj, la sama ekspluata logiko submetas la laboristojn. Tial, NKL batalas ne nur en Francio, sed estas organizita mondskale en Internacia Laborista Asocio. Hodiaux, ILA celas batali la kapitalismon mondskale. Tio necesigas interhelpon kaj internacian solidarecon en la luktoj.

Hodiaux, ILA enhavas sekciojn en :

Britlando (Solidarity Federation - Solidareca Federacio) ; Germanio ( FAU - Unuigxo de Liberaj Laboristoj) ; Hispanio (CNT - Nacia Konfederacio de Laboro) ; Italio (USI - Sindikata Unuigxo Itala) ; Japanio (RRU) ; Brazilo (COB) ; Argentino (FORA) ; Auxstralio (ASF) ; Norgevio (NSF) ; Usono (WSA) ; Rusio (CRAS) ; Nigxerio (Awareness League - Kmnscieca Ligo) ; Portugalio (AIT-SP) ; Bulgario.(BKT) ; Cxilio (Solidaredad Obrera - Laborista Solidareco) ; Cxehxio (ASF) Gxi estas subtenita de grupoj "Amikoj de ILA" en Svislando, Kolombio, Bangladesh kaj Kanado.

(CNT AIT, Besancon, 1997)

Traduction CNT AIT 7 rue ST Rémésy 31000 TOULOUSE tel / fax : +33 561 52 86 48


CNT-AIT



-  Contacter des militants anarcho-syndicalistes
-  http://cnt-ait.info est le site d’actualité de l’Anarcho-syndicalisme.
-  La reproduction et la diffusion de l’Actualité de l’Anarcho-syndicalisme sont encouragées

Traduction(s):

[ Haut ]

L'Actualité de l'Anarcho-syndicalisme sur votre site : backend.php3.
Site developpé avec SPIP, un programme Open Source écrit en PHP sous licence GNU/GPL.