dimanĉo
26a aŭgusto 2001
Nacia Konfederacio de Laboro estas anarki-sindikatisma organizajxo : ni estasla franca sekcio de I.L.A, tieldirante ke ni estas la nuraj francaj anoj deInternacia Laborista Asocio, kiu kunigas sekciojn el la tuta Euxrope, sedankaux en Latina kaj Norda Ameriko, kiel en Japanio aux en Afnko.Estas fundamenta kompreni, ke la anarkisindikatismo ne estas idearo interaliaj, ne estas aro de pretaj ideoj, per kiu oni provas refari la realon, sed maleke la anarkisindikatisma teorio kaj praktiko estas la fruktoj de la sperto deplurgeneraciaj bataloj de virinoj kaj viroj, kies celo estis - kaj ankoraux estas -la profunda sxangxo de la socio kajde la vivkondicxoj.Centre de la anarki-sindikatismo, do estas la sencxesa volo eviti cxian forigxoninter la diro kaj la faro, inter la vivo kaj la penso.Nek aro de revoluciemaj receptoj, nek frostita idearo, la anarki-sindikatismocxefe estas viva kaj spertema, cxarla vivo de siaj aktivuloj, iliaj lukt- kajvivspertoj estas tiuj, kiuj naskas la teorion - ne la malo.Hodiaux kiel hieraux, cxiu anarki-sindikatisto, cxiu aktivulo alportas siakontribuo por la starigado de teorio kaj praktiko, por la konstruado de lamovado.La hispanaj NKL-anoj (tiel nomante la anojn de la hispana NKL, kiuj faris larevolucia de 1936) kutimis diri prisia organizajxo : "gxi konstruis min", tioveras, sed ni aldonu ke cxiukonstruas kaj nutras la movadon per sia energio.Do estas movado, kiu venas de lasperto de la uloj kaj celas sxangxi lavivkondicxojn, kiujn oni tradas alni. La batalkrio de la hispanaj fasxistoj estis"Viva la muerte " (vive la morte). Laux ni NKLanoj, gKi estas, estis kaj cxiamestos"Vivu la vivo !".
LA VIVO, JES ! SED KIA VIVO ?
Kiel sxangxi la vivkondicxojn, kiujn oni trudas al ni ? Kiel konstrui sociajnrilatojn surbaze de alia olsuperregado kaj submetado ? Kiel reposedi sian vivon ?Tute laux la historia (ekzemple, sklavaj ribeloj en la roma mondo, kamparanajkaj jarmilistaj malsubmetigxoj), la homoj malliberigitaj per la laboro kaj lamizero, konstante provis rifuzi la sorton, kiun oni faris al ili, kaj preni siandestinon en siaj manoj.Sed nur estas fine de la 19-ajarcento ke la revoluciema movado, la laboristamovado, sukcesis organizigxi kaj komencis esperi sxangxi la vivkondicxojn,esperi sxangki la sociajn rilatojn :la unua laborista internacio, la unua I.L.A.naskigxis en Londono en 1864.Ni rimarku, ke inter la partoprenantoj, estisBakunino kaj Markso.Ekde la komenco, la movado sxiris sin inter du tendencoj : la auxtoritatajsocialistoj, grupigxantaj cxirkaux Karlo Markso, kaj la kontraux-auxtoritataj -aux federaciistoj - cxirkaux Mihxajlo Bakunino.Laux lakontraux-auxtoritatuloj, la potenco,la superregado,, la auxtoritato, estas lafundamentoj de tiu socio, kaj nenio vere sxangxigxos se la movado, kiupretendas revoluciigi la mondon, mem organizigxas auxtoritate, kajhierarhxie.Ni nun konas al kiuj monstruajxoj kondukis kaj ankoraux kondukasla auxtoritata socialismo.La tiamaj "liberecanoj" bone komprenis la eblajnsangajn acxajxojn de tia doktrino.Post la Kongreso de Hago de septembre 1872, la rompo inter la du tendencoj(auxtoritata kaj konraux-auxtoritata) estas definitiva.Post tiu mallonga memorigo de la historia origine de nia movado, precipenecesas paroli pri siaj grandaj aksoj kaj siaj grandaj principoj.
KELKAJ GRANDAJ PRINCIPOJ.
Ni estas anoj de la rekta demokratio : cxiam dezirantaj tulecon, kielanarki-sindikatistoj ni elektis la proverbon "cxi tie kaj nun".Se oni volas ke cxioj sxangxigxas, necesas ke la potenco apartenu al la bazo,kaj nur al la bazo.La cxefasembleoj do estas suverenaj, ili decidas ladirektadon kaj la agadon cxar nihavas nek gvidanto, nek isto.La delegitojricevas precizajn komisiojn kaj estas cxiam eksigeblaj.La plenumkomitatohavas nenian decidrajtan potencon :ili nur tauxgas por apliki la decidojn de lacxefasembleoj.Cxiuj konas tiajn eraregojn, kiujn alportis la organizajxoj ekstreme hierarhxiaj,auxtoritataj.La superregado, la perforto, kasxitaj post ia ajn flago,, nur povaskonduki al submetado, ne alliberigxo.
Ni persvadigxas, ke se ni volas "kantontajn morgauxojn", unue necesas ke laestanteco apartenu plej eble al cxiu kaj cxiuj, por alia estonteco.Nur la rekta demokratio garanties la direktadon de la lukto por cxiuj.Estas pro tiu volo al reposedo de la lukto, ke ni elektas la rektan sindikatanagon, la senperan agon.Ni tute ne fidas la istojn de la pereco.Por esti pli preciza : laux ni, la direktado de striko apartenas nur al lastrikantoj.La cxefasembleoj devas esti suverenaj, la strikkomitato devas havinenian decidrajtan potencon, la kontaktoj kun la mastraro devas esti rektaj, senla pero de la entrepren-komitatoj aux de la politikaj elektitoj.Estas nur per la reposedo de cxiujsiaj kapabloj (ofte malvartitaj de la nunasocia organizo), ke cxiu kaj cxiuj trafos sendependon.Laux ni, estas klara ke "la liberigxo de la laboristoj estas la faro de la laboristoj em".
LA SOLIDARECO.
La nuna socia sistemo, surbazigitasur la superregado kaj la submetado, sur la malrespondecigxo, fakte malhelpas cxiun trafi veran direktadon de sia vivo : estas nur dum la fortaj momentoj de la sociaj movadoj, okaze de gxenerala striko, ke la gentoj restarigas siajn kapojn kaj konsciigxas, ke ili tute povasorganizi la solan aferon, kiu apartenas al si kajsencxese forigxas de si : la organizado de siaj vivoj.Ili tiam ekscias, dam tiu privilegia momento, ke la timema individaismo, en kiu la sistemo volus enmeti ilin, estas eta afero kompare al laricxeco kaj la gxojo de partigo, kiun alportas la solidareco. Laux ni, anarki-sindikatistoj, la solidareco estas la angula sxtono de la movado, la salo dela vivo.Sen gxi, nenio okazas, nenio eblas.Por ni, inter kamaradoj de NKL, gxi estas vivata cxiutage, neniam mankanta. Laux ni, pli ol devo, la solidareco estas plezuro. Rekta demokratio, komuna kaj rekta memmastrumado de la luktoj, solidareco inter cxiuj kaj preterla landlimoj, jen la grandaj principoj de la anarki-sindikatismo.
NIA CELO.
La kapitalisma sistemo ne reformeblas ; oni devas forigi tiun socian funkciadon.Sed la rimedoj uzataj por trafi tiun sxangxon devasesti en plena akordo kun la celoj : lamarks-leninisma metodo malsukcesis en sangbanego.Tiamaniere,la mem ideo de revolucio igxis ekstreme suspektinda laux multaj uloj, kaj tre fundamente ligita alla ideo de timego.Laux ni anarki-sindikatistoj, laux ni liberecanoj, nenio sxangxos sen la konscia kaj largxa helpo de la plimulto de la popolo. Alcxiuj gravaj senpacienculoj, al cxiuj superisma antauxgvardioj, al cxiuj bombuloj kajdinamituloj, ni diras, ke ni ne rilatas al vi, cxar la socio, kiun vi naskos per tiaj rimedoj plejeble estos malaminda. Estas klara al ni, ke la promesoj aux la brilaj agoj de kelkaj, cxiam ne anstatauxosla impeton de cxiuj.
Unu ano el Quercy-Rouergue.
CNT AIT 7 rue St Remesy 31000 TOULOUSE FRANCE
Tel / fax +33 561 52 86 48
L'Actualité de l'Anarcho-syndicalisme sur votre
site : backend.php3.
Site developpé avec SPIP,
un programme Open Source écrit en PHP
sous licence
GNU/GPL.