Actualité de l’Anarcho-syndicalisme

[ Imprimer cet article ] [ Envoyer cet article ] [ Nous ecrire ]



KIO ESTAS CNT ? (II)

sabato 31a aŭgusto 2002

Fondita la jaron 1910 en Barcelono, ekde la unuigho de la laboristoj-societoj ne ligitaj al la socialdemokratiaj emoj, CNT (Konfederacio Nacia de la Laboro) sekvas fidela al la anarkiaj-sindikatismaj principoj kiuj chiam reprezentis ghin, kaj estas la nura heredanto en la Hispana shtato de la "Unua Internacia"-spirito.

CNT estas, nuntempe, la nura sindikato en la Hispana shtato tute sendependa de politikaj direktivoj, en kiu tiuj, kiuj decidas estas la alighintaj laboristoj kaj ne komitaton de sindikatismistoj, kiu rezignas je la financado de la shtato kaj de la Mastraro por teni sian ekonomikan sendependon kaj kiu ne lasas la negocajhoj al perantoj.

Niaj celoj

Disvolvi en la laboristoj la asocio-spiriton, praktiki la reciprokan subtenon kaj la solidareco inter ili, reprezenti, defendi kaj promocii la ekonomikajn, socialajn, istajn kaj kulturajn interesojn de la alighintoj tiel, kiel programi la necesajn agadojn por atingi la socialajn kaj ekonomiajn plibonigojn, ne nur por la alighintoj sed ankaù por la laboristoj ghenerale.

Kiuj ni estas

CNT-alighintoj estas chiuj tiuj laboristoj, kiuj sin sentas ekspluatitaj pro siaj mastroj, kaj ili vidas kiel tago post tago siaj rajtoj estas neagnoskitaj, dume privilegiata klaso anoncas senhonte la kreskadon de siaj profitoj. Por helpi al la atingado de iliaj celoj kaj komprenante, ke la kreskanta tutmondigho de la ekonomio estas fenomeno, kiun la laboristoj ne povas ignori, CNT estas asociita kun aliaj memcelaj tutmondaj laboristaj organizacioj, ene de la Internacia Asocio de Laboristoj (AIT-Asociación Internacional de los Trabajadores), heredanto de la "1a Internacia" kaj fondita en Berlino la jaron 1922. La laboristoj de la shipkonstruejo de Puerto Real, la agrikulturistoj de Pedrera kaj sia regioneto, la laboristoj de la Nuklea Reaktoro de Lemoniz, estas atestantoj kaj chefroluloj de plenumataj luktoj pro la CNT dum la lastaj 20 jaroj kaj kiel la anarkia-sindikatisma praktiko estas kapabla solvi la plendojn de la laboristoj.

Aliflanke, en CNT ne estas korifeoj kiuj diktas la organizaciojn-regulojn, sed estas chiuj la alighintaj laboristoj kiuj alportas sian energion kaj siajn ideojn por funkciigi ghin chiutage.


CNT-AIT



-  Contacter des militants anarcho-syndicalistes
-  http://cnt-ait.info est le site d’actualité de l’Anarcho-syndicalisme.
-  La reproduction et la diffusion de l’Actualité de l’Anarcho-syndicalisme sont encouragées

Traduction(s):

[ Haut ]

L'Actualité de l'Anarcho-syndicalisme sur votre site : backend.php3.
Site developpé avec SPIP, un programme Open Source écrit en PHP sous licence GNU/GPL.