ĵaŭdo
5a junio 2003
La interkorporacia sindikato CNT-AIT de Tuluzo partoprenas aktive al la strikoj kaj manifestacioj kiuj skuas la rozkoloran urbon de pluraj monatoj. En la tuluzaj manifestacioj, la liberecanaj manifestaciantoj unuigitaj laux iniciato de la CGA (*) kaj de la CNT-AIT arigas regule inter 100 kaj 300 homoj, per jena alvoko "gxenerala striko kontraux la kapitalo".
Morgaux, jxauxdo 5a de junio, estis decidite operaco "mortinta urbo", per blokuso de la urbo. Striko -postenoj estas organizitaj cxe la enirpunktoj de la urbo. Certa strecxo estas sentebla, kiu eksterigxas pere de provokoj kontraux la strikantoj. Tiel la ejo de la CNT-AIT estis vandaligita hodiaux merkredo 4a de junio, estis gluite sur la pordo afisxeto indikante ke tio estos la sorto rezervita al cxiuj kiuj paralizas la landon.
Ni ne lasos nin timigi ! la CNT-AIT kaj siaj anoj kaj simpatiantoj dauxrigos la aktivan partoprenon al tiu movado de strikoj kaj manifestacioj.
Nenio estas traktenda, cxio estas forjxetenda ! gxenerala striko !
(*) Confederacio de la Anarkiistaj Grupoj : grupoj kiuj disigxis de la FA (Anarkiista Federacio) pro la pozicio de tiu organizajxo okaze de la dua balotkampanjo por la franca prezidento. (kelkaj alvokis por vocxdoni Chirac)
CNT - AIT Nacia Konfederacio de la laboristoj - Internacia Asocio de la laboristoj Confédération Nationale des Travailleurs - Association Internationale des Travailleurs 7 rue St REMESY FR-31000 TOULOUSE
Tuluzo, Merkredo 4an de junio 2003
Jxus antaux la grava agotago de jxaudo 5a de junio, la Tuluzanoj povis konstati hodiaux provokaj manovroj. Dum en la urbo, kamioneto kovrita de insultaj skribajxoj, alvokis je hato (malamo) kontraux la luktantaj laboristoj, molestoj estis faritaj. Tiel nia lokalo (ejo) en strato St Rémézy estis grave damagxita. Tiu damagxado estis akompanita de anonima afisxo kontraux-strika (antistrika).
La origino de tiuj difektado plendinda trompas neniun. Oni devas trasercxi en la komplotejoj parasxtataj proksimaj de la mastraro kiuj pretas por cxiuj provokoj kaj perfortoj por fiaskigi la strika movado.
SYNDICAT INTERCORPORATIF DE LA REGION TOULOUSAINE
INTERKOSPORACIA SINDIKATO DE LA TULUZA REGIONO
TEL / FAKS : 05 61 52 86 48
Registrita sub N-ro 1286 en la Urbodomo de Tuluzo
Anarkisindikatistaj aktualajxoj
http://liste.cnt-ait.info
http://cnt-ait.info
Contact@cnt-ait.info
Reproduktado, disvastigado kaj tradukado konsilitaj
********************************************************** saluton !
Hodiaux okazis granda manifestacio en Tuluzo intre 50 000 kaj 70 000 personoj partoprenis. estis ankaux la liberecanoj alvokante al gxenerala striko. Estis la anarkisindikatistoj de CNT kaj la anarkiistoj de CGA (kunordigo de la anarkiistaj grupoj) eble entute 100 liberecanoj, svarmis flagoj nigraj kaj rugxe nigraj... Estis tre bona etoso kaj niaj disdonitaj informiloj ene de la tuta manifestacio estis bone akceptataj de la ceteraj manifestantoj. la cxefaj titoloj de tiu flugfolio estis : "Estas nur komenco, dauxras la lukto" "Ne al la diktaturo de la profito !" "Ni luktu por alia futuro" En Junio 2003 gxenerala striko !
Jxaudo okazos dum la tuta tago blokado de Tuluzo en kiu ne eblos eniri la urbon, nek eliri, estos giganta hxaoso en la urbo, la celo estas malebligi la eniron en la fabrikoj kaj oficejoj, lernejoj, ktp....
Se gxenerala striko ne ekas baldaux mi timas ke la gxis nunaj strikantoj lacigxos cxar de pluraj semajnoj ili eltenas kaj ne estas suficxe grava subteno de la laboristoj de la privataj entreprenoj, pro tio okazos tiu blokado de Tuluzo. En aliaj urboj en Francio estas anoncite simila agado...
Ni rezistu por ke tiu registaro retroiru gxis disfalo !
plej liberecane Flo ! ********************************************************
Merci à VINILKOSMO /EUROKKA pour la traduction
L'Actualité de l'Anarcho-syndicalisme sur votre
site : backend.php3.
Site developpé avec SPIP,
un programme Open Source écrit en PHP
sous licence
GNU/GPL.