Actualité de l’Anarcho-syndicalisme

[ Imprimer cet article ] [ Envoyer cet article ] [ Nous ecrire ]



Historio de CNT-Francio

Ivo Peyro

Première publication : 1a januaro 2002, mise en ligne: mardo 1a januaro 2002

Periodo antaŭ 1926

En Francio la sindikatista movado naskiĝis neleĝe ĉirkaŭ 1830. ĝi devis batali kontraŭ ĉiuj politikaj reĝimoj : monarkia, imperia, respublika. Nur en 1884 la sindikatoj povis leĝe aktivi. Ĝis la unua mondmilito la francaj sindikatoj akiris pli kaj pli da potenco, malgraŭ la opozicio de entreprenistoj kaj de la registaroj : strikoj, strat-bataloj, enkarcerigoj estas la kutima destino de la sindikatista agado. Dum tiu periodo de gravaj tendecoj influis tiun agadon : la reformistoj kiuj celis plibonigi la sorton de la laborista klaso nur per reformoj kadre de la burĝ-parlamenta reĝimo. Tiu tendenco emis konsideri ke la sindikatoj estas la apendicoj de la politikaj partioj. Kelkaj figuroj de tiu unua grupo : Leon Jouhaŭ, Emile Basly, Renard, Tillet. la anarki-sindikatismo (revolucia sindikatismo) kiu proponas ke la sindikatoj, sin apogante sur la senpera, rekta agado estu motoro de gravaj ŝanĝiĝoj en la socio. Kelkaj figuroj de la Federacio de la laborboroj, Emile Pouget, Griffuheles, Fernand Pelloutiers, Pierre Monatte. Escepte de kelkaj aŭtonomaj sindikatoj, la granda plimulto de la organizita laborista klaso aliĝis al la C.G.T. -Ĝenerala Konfederacio de la Laboro-.

Post la unua mondmilito, multaj anarki-sindikatistoj kaj reformistoj aliĝis al la Komunista partio kaj intencis ’komunistigi’ la C.G.T.. Tio instigis multege da ’disputoj’ kaj fine, ekde 1926 kunekzistis tri konfederacioj :

-  C.G.T. = reformistoj ;

-  C.G.T.U. = ’unitara’= favore al unuiĝo ;

-  C.G.T-S.R. ’S.R.’= Revoluci- Sindikatisto ;

Antaŭ la dua mond-milito

En januaro 1926 anarkisindikatistoj (A.S.) minoritataj en la C.G.T.-U. fondas la C.G.T.-S.R. (sindikatist-revolucia). Ĝi samtempe kreas novan gazeton : "Le COMBAT SYNDICALISTE" ( LA SINDIKATISTA BATALO), kiu daŭre aperas.

Granda nombro de revoluciaj sindikatistoj (R.S.) restas en la C.G.T. kaj C.G.T.-U., kaj neniam la nombro de aliĝintoj de C.G.T.-S.R. superos 5 000. Ĝi devos defendi sin, ne nur dekontraŭ la mastroj kaj de la Ŝtato, sed ankaŭ dekontraŭ la komunistoj, kiuj atakas ĝin per revolveroj kaj per ponardoj dum publikaj mitingoj.

Ĝi partoprenas grandan nombron de sociaj konfliktoj, inkluzive la grandan nacian strikon de junio 1936, kiu sekvis la balotadon favoran al la maldekstra koalicio. Tiam Francio havis tre reakcian socian politikon. Tiu striko finiĝis per la t.n. ’Interkonsentoj de Matignon’ [1], kiuj ’donis’ du semajnojn de pagita ripozo al la laboristaro. Sur tiu-ĉi kampo, Francio estis en la 19a vico, kaj oni povas observi ke jam ekzistis tiu sistemo en Germanio ekde 1905 danke al Bismarko !

Inter 1936 kaj 1939 la C.G.T.-S.R. alportas maksimuman subtenon al la hispana revolucio ; tiu subteno ne ekskludas kritikojn rilate la sintenojn de la hispana C.N.T. kiu partoprenis parte je la registaro. Oni memoru ke je la falo de Barcelono, tricent mil hispanoj rifuĝiĝis en Francio, kaj ekde 1940 multaj el ili (precipe membroj de la C.N.T.) kreis la unuajn makisojn.(subteran armeon - kontraŭantoj de la germana armeo) Kiam la marŝalo Philippe Petain konkeris la povon, la C.G.T.-S.R., kiel ĉiuj aliaj sindikatistaj konfederacioj devis malaperi.

De 1943 ĝis 1952

Ekde 1943 la liberecana movado provas rekonstruiĝi en Francio danke al aktivuloj de la Unuiĝo Anarkista, de la C.G.T.-S.R. kaj de la hispana C.N.T.-F.A.I. Tuj post la fino de la milito ĉiuj sindikatanoj (escepte tiuj de la katolika C.F.T.C.) decidis relanĉi unu solan grandan konfederacion, la C.G.T., kun pli ol kvin milionoj da membroj.

Sed rapidege la komunistoj provis konkeri absolutan povon en la C.G.T. por ke ĝi fariĝu apendico de la franca komunista partio. Tiu fakto kreis netolereblan situacion. La A.S. kaj R.S. estis la unuaj kiuj ribelis kontraŭ tiu tendenco al monopolo.

La 7-an, 8-an kaj 9-an de decembro, la A.S. kaj R.S. kreis la francan C.N.T. kun la celoj jam proponitaj de la C.G.T-S.R. Granda nombro da hispanaj kompanoj aliĝas, sed precipe aktivas favore al la solidareco kun la kaŝa liberecana movado en Hispanio. Oni povas mencii ke jam en 1945 la hispanaj cenetistoj kreis ’C.N.T. en ekzilio’ dum kongreso kiu okazis en Parizo, kun 30.000 membroj. Ni notu ke en 1947 la social-demokratoj forlasis la C.G.T. kaj fondis la konfederacion C.G.T-F.O. (Force Ouvri’re - Laborista Forto).

Dum la fonda kongreso de C.N.T. estas adoptita la ’Ĉarto de la revolucia sindikatismo’. Unu el la plej signifaj frazoj (kopiita de la Ĉarto de Amiens-1905) tekstas :’La sindikato, hodiaŭ rezistgrupo, fariĝos, estontece, la grupo de produkto kaj de disdono, bazo de la socia reorganizado’.

Oni retrovas tiun nocion en la statutoj akceptitaj dum tiu kongreso (kaj modifitaj dum la kongreso de novembro 1949). La C.N.T. celas :

arigi, sur la specifa ekonomia tereno, por la defendo de iliaj materiaj kaj moralaj interesoj, ĉiujn salajrulojn, krom la premigaj fortoj de la Ŝtato, konsiderataj kiel la malamikoj de la laboristoj ;

daŭre agadi, per la klasbatalo kaj la rekta agado, favore al la liberiĝo de la laboristoj kiu okazos nur tra kompleta ŝanĝiĝo de la nuna socio.

La C.N.T. precizigas ke tiu ŝanĝiĝo realiĝos nur per la neniigo de la salajra sistemo, per la sindikatigo de la rimedoj de produkto, de disdono, de interŝanĝo kaj de konsumado, kaj la anstataŭigo de la ŝtato per iu organismo fondita de sindikalismo mem kaj mastrumata de ĉiuj civitanoj.

La C.N.T., sin apogante sur la produktanto, garantias al tiu-ĉi, la plenumon de la organizado de la laboristoj.

La membraro de la C.N.T. estos samkvanta kiel tiu de la C.G.T.-S.R. kaj ĝis 1952 ĝi partoprenas kelkajn grandajn sociajn konfliktojn, i.a. strikojn ĉe aŭtomobilkonstruistoj RENAULT, BERLIET, strikoj kiuj devigos la komunistan partion forlasi la registaron. Ĝi havas membrojn en la sekvaj sektoroj : domkonstruado, metalurgio (200 membroj en la pariza regiono), oficistoj, sano, transportoj, fervojoj, poŜto, nacia edukado, minejoj, kemio, teksaĴoj.

De 1952 ĝis 1977

Kiel multaj aliaj organizoj (oni povas citi i.a. la junulargastejanmovadon) la C.N.T. komence de la 50-aj jaroj malprogresas ĝis 1968. Dum tiu ’dezert-trairo’, manpleno da kompanoj daŭre konservas etan formon da organizado en dudekduo de lokaj unuiĝoj kiuj praktikas minimuman politikan agadon : eldonojn, subtenon al sociaj luktoj, koncertojn, prelegojn, stratmanifestaciojn... Sed preskaŭ malaperas la agadojn de sindikataj sekcioj en entreprenoj. Dum tiuj jaroj oni povas observi ke sufiĉe granda nombro de aktivuloj A.S. kaj R.S. opinias ke estas pli efike aliĝi al la reformistaj konfederacioj. Oni ofte aŭdas la frazon : ’Mi preferas esti kun la amasoj...’

La tiel nomataj eventoj de majo 68 vekigas la C.N.T. Alvenas novaj generacioj, sed la ĝenerala refluo de 1970 malesperigas tiujn novajn membrojn, kies plej granda nombro malaperas. Tiam komenciĝas dua ’dezert-trairo’ kiu similas je la unua. Dum tiu periodo plifortiĝas iu nova konfederacio, la C.F.D.T. (Franca kaj Demokrata Konfederacio de la Laboro). Ĝi estas skismo de la antikva C.F.T.C., kaj sub modernaj, ŝajnlaikaj lingvaĵoj, ĝi kaŝas la fakton ke ĝi estas daŭre influata de la sociala doktrino de la katolika eklezio. Ne vidante tiun kaptilon, multaj aktivuloj A.S. aliĝas al la C.F.D.T., kredante je la frazo de ĝia lidero Edmond MAIRE : ’Mi hisas la flagon de la anarkisindikatismo !

De 1977 ĝis 1992

Ekde 1977 oni notas duan vekiĝon de la C.N.T. kaj oni povas esperi ke ĝi estos daŭra. Esence la karakterizo de tiu periodo konsistas el la kreado de sindikataj sekcioj sekvata au antaŭita preskaŭ ĉiam de iu konflikto.

...

En 1977, la hispana C.N.T. lanĉis kampanjon de gigantaj mitingoj en Madrido, Valencio kaj Barcelono, kiuj arigis centojn da miloj da ĉeestantoj. Nekontesteble tiu renaskiĝo de la hispana C.N.T. kuraĝigas multajn aktivulojn A.S. kaj R.S. (inkluzive en la franca C.N.T.) kiuj esperas ke iun tagon iu fortika anarki-sindikatista konfederacio povos revivi en Francio. Tion oni povas legi en la paĝoj de la ĉiusemajna franc-hispana gazeto C.N.T. -ESPOIR.

Kelkaj A.S kaj R.S. organizas kelkajn kunvenojn por krei novan organizon : Coordination Nationale des Anarcho-syndicalistes (C.N.A.S) - Nacia Kunordigado de la Anarki-sindikatistoj. Ĉar ĝi estis tro frua, tiu projekto fiaskis. Samjare, pro tre misteraj kaŭzoj, la Konfederacia Plenum-Komitato de la C.N.T. kiu situis en Tuluzo eksigis la parizan unuiĝon. Tiu grupo ne malaperis kaj daŭras sian agadon aŭtonome, kaj ĝi posedas sidejon je la adreso : 39, rue de la Tour dÕAuvergne, 75009 Paris. ĝia agado estas tre malgranda.

En 1978 la sindikatista sekcio de la C.F.D.T. de la poŝtista kribrocentro de Lyon-Montrochet decidis forlasi tiun konfederacion, kaj kreis la sindikaton S.A.T. (Syndicat Autonome des Travailleurs - aŭtonoma Sindikato de la Laboristoj). La ŝajna simileco de la siglo de tiu sindikato kun tiu de ’nia’ S.A.T. estas pura koincido. Tiu instanco ludos poste gravan rolon.

En 1979 la loka sindikatista sekcio en Arles (departemento 13-Bouches-du-Rhone) organizas strikon en la entrepreno Courriers du Midi (kamionoj). Naciskale la C.N.T. bojkotas la balotojn por la ’prud’hommes’ [2]. En decembro la hispana C.N.T. okazigas sian unuan kongreson post la falo de la respubliko. En Madrido, en la Casa del Campo ĝi arigas 1300 delegitojn, kiuj reprezentas 240 sindikatojn kiuj grupigis 300.000 membrojn, inter kiuj 80.000 pagis akurate sian kotizon.

En 1980 (aprilo) la loka unuiĝo de Bordozo subtenas la strikon de la instruistoj.

En 1982, en Lyon-Montrochet, la S.A.T. organizas sian unuan strikon. Same en Bordozo okazas strikoj en la kinejoj Concorde kaj en la kompanio SAFT (akumulatoroj). Denove, naciskale, lanĉado de bojkoto kontraŭ la balotado por la ’prudÕhommes’. En 1983 la loka federacio de Bordozo organizas longajn strikojn en la kliniko Les Orangers (La Oranĝarboj) kaj en la ambulanca kompanio S.O.S.-BORDEAŬ.

Tiuj longaj konfliktoj vekis grandan intereson en la bordoza regiono, kaj ĉiuj lokaj federacioj de C.N.T. subtenis ilin finance. Samtempe kreiĝis sindikatista sekcio en la malsanulejo de Montauban (departemento 82 - Tarn-et-Garonne). En la pariza regiono renaskiĝas la poŝtista sindikato, kiu dum la postaj jaroj instigos la kreon de aliaj poŝtistaj sindikatoj en pluraj francaj regionoj. Tiel naskiĝis naciskale federacio de la poŝtistoj.

La 5an de septembro 1983 la parizregionaj sindikatoj de la C.N.T. partoprenas la manifestacion subtene al Radio Libertaire , kun aliaj miloj da personoj sur la grandaj bulvardoj de Parizo.

En 1985 kreo de sindikata sekcio en la gazetagentejo Liaisons Sociales (Socialaj Ligiloj), kaj la sindikato S.A.T. en Lyon decidas ne plu resti aŭtonoma kaj aliĝas kolektive al la C.N.T.

En 1987 oni povas noti ke kreiĝas sindikatistaj sekcioj en du firmaoj de la Liona regiono : Chassieu kaj Termoz, kaj en la hospitalo de Le Havre (Normandio - 76). En la departemento Charente Maritime la lokaj cenetistoj organizas publikan manifestacion antaŭ la ’Centre d’adaptation au travail’ (C.A.T. -Centro por adapto al la laboro) de Saint-Porchaire, dum la parizanoj bojkotas la magazenojn kiuj vendas la produktojn Laura Ashley, kiuj estas fabrikataj en skota uzino, kies estro konsideris ’siajn’ laboristojn kiel sklavoj.

En 1989, nova elano puŝis antaŭen denove la C.N.T. dankÕal la aliĝo de dekoj de laboristoj de la entrepreno COMATEC . Tiu nova sekcio ludis (kaj daŭre ludas) gravan rolon en la franca C.N.T. Pro tio ĝi meritas apartan mencion.

La COMATEC estis kreita de la R.A.T.P. (metroo kaj busoj en la pariza regiono) por purigi la metro-staciojn. ĝi entenas centojn de purigistoj, preskaŭ ĉiuj elmigrintoj, sed la ĉefoj estas eŭropaj. En ĝi okazas ofte konfliktoj (pri salajroj, laborkondiĉoj, rasismaj sintenoj k.t.p.) La plej grava sindikato estas tiu de C.G.T., sed (tio estas escepto en Francio) ĝi estas la sindikato kiu kunlaboras intime kun la estraro. La dua estis tiu de C.F.D.T., sed ĉi-lasta enburĝiĝis, kaj ĝia radikala alo, okaze de grava striko, forlasis ĝin por aliĝi al la C.N.T., kiu nun fariĝis la dua sindikato. Por malpermesi la ekziston de C.N.T. la firmao procesis pli ol tridekfoje ! La C.N.T. gajnis ĉiujn procesojn kaj nun ĝi estas respektata.

Samjare kreiĝis sekcio en la ’Cit des Sciences’ en la parko de La Villette (18a distrikto de Parizo), kaj revigliĝis la sindikato pri edukado. Tiu-ĉi, du jarojn poste, kreis nacian federacion, kiu, nun arigas dudek sindikatojn en tuta Francio. Okazis konflikto en la firmao RUFA (stratlaboroj en Caen - 14 - Normandio) Subtenata de la lokaj cenetistoj.

En 1990, okazis dua grava striko en la COMATEC, kaj por la unua fojo la C.N.T. organizis sian propran stratmanifestacion dum la 1-a de majo, de la placo Barb’s ĝis la placo Nation. Ĉi-jare komencis aperi en la eldonaĵoj de la C.N.T. (gazetoj, revuoj, broŝuroj, afiŝoj, flugfolioj) la fama nigra kato.

...


[1] Sidejo de la unua ministrejo.

[2] La ’prud’hommes’ estas tribunalo kiu juĝas nur la personajn konfliktojn inter la mastro kaj la salajruloj. ĝi konsistas el tri juĝistoj : unu profesia, unu delegito de la mastraro, unu delegito de la laboritaj sindikatoj.


CNT-AIT



-  Contacter des militants anarcho-syndicalistes
-  http://cnt-ait.info est le site d’actualité de l’Anarcho-syndicalisme.
-  La reproduction et la diffusion de l’Actualité de l’Anarcho-syndicalisme sont encouragées

Traduction(s):

[ Haut ]

L'Actualité de l'Anarcho-syndicalisme sur votre site : backend.php3.
Site developpé avec SPIP, un programme Open Source écrit en PHP sous licence GNU/GPL.